stus certaj, ke li ne estas iu altrangulo,
kiu per unu kapto cxe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili
estus arangxintaj al li iun lokan sxercon. Sed cxiu lin konsideris kiel
grandulo de sia ministerio.
Vespermangxinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon,
lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Cxies busxo malfermigxis.
Ili saltis antaux la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.
Plena disrevigxo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la
libro de vojagxantoj: "verkisto".
--Vidu lin! ... kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel
cxefrevizoron.
--Diablo prenu ankaux la verkistojn! ... Cxu ili kun buljonoj sin nutras.
Cxiuj kvietigxis. Kaj kelkaj, kiuj antaux momento pensis ekrigardi
tiun cxi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon.
Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto
kaj, eble, gale jam pusxas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian
pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.
* * *
La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontigxi kun instruisto,
kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por
lia nova historia romano. La instruisto apenaux ne svenis, sciigxinte
kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke
preskaux nenion li legis de liaj verkoj.
--Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon,
precipe nin, la instruistojn. Gxi elsucxas nian tutan sangon, kaj ni
fine farigxas konservajxoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legajxo ... ne,
sed por kio? Por vivi kaj morti cxi tie, ecx tio cxi, kion oni legis,
pli ol suficxas. Bulgario nin oferas kaj ni gxin akceptas por peco da
pano. Ni perdis cxi tie apetiton vivi, kaj sen tiu cxi apetito oni, se
ne kadavro, almenaux estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas
dieton.
Irmov nenion reparolis al li. La instruisto dauxrigis.
--Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo ... Ne estas
tiel. La libro restas cxiam libro kaj ne povas anstatauxigi vivan homon.
Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivgxoja
stultulo antaux cxiuj volumoj de la euxropaj verkistoj. La libro sen
societo estas terura. Gxi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio
delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromangxi. Cxu vi scias, ke
iam mi volas forkuri de cxi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion,
farigxi kelnero en iu bierejo--tie la vivo estas cxiam pl
|