n lian vizagxon, precipe min pliincitadis lia
indiferenteco, kvazaux li estis certa, ke mi deklaros min je lia
profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, cxar mi timis, ke en alia
okazo li lauxte deklaros antaux cxiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam
pri nenio, mi ne pensis, cxu mia deklaro estas prava aux ne el la
vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan
pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: 'mi subacxetis lin' aux
'mi volis subacxeti lin' min neniigi. 'Se li estus honesta, kial li ne
deklaris?'--demandos li kaj cxiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi
min, ke mia decido estis justa, ke ne cxar mi timis lin, aux cxar li
sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed cxar tiel devis esti.
Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subacxeti. Mi neniam
forgesos lian rideton, kiam li adiauxis kun la komisio--li kvazaux
dankis al mi per gxi. Kaj mi estas certa, ke se la legxo ne punus ambaux
pro subacxeto--li plezure ekridus en mian vizagxon kaj rakontus pri la
mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizagxo
mia unua nesperta malnoblajxo.
"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte
hejmen--dissxiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj
prunteprenonte de l'amiko 500 fr. ankaux ilin fari sammaniere. Sed
veninte hejmen la vesperon, al mi montrigxis, ke estos tre malsagxe
nuligi tiun monon. Kia ajn gxi estis, gxi cxiam restis mono. Fine mi
povas gxin uzi ne por mi ... mi povas gxin disdoni al malricxuloj ...
"Kaj tiel la mono restis cxe mi ...
"Mirinda kreitajxo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas
kontraux Nevena ... Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam sxi farigxas
pasia je mi, kiam sxi forjxetas flanken cxian honton--mi ebriigxas tiam
de sxia volupto, mi kisas sxiajn piedojn ... kaj minuton post tio, sxi
falas en miaj okuloj, kvazaux sxi faris ion malhonoran ... kvazaux la
pasio, ecx dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento ...
"... Mi travivas tri vivojn--iafoje en la sama tago, en la sama horo.
Alia mi estas antaux la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj
malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaux mia
edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: 'dum
la plenumado de l'oficaj taskoj.' Kaj nenion komunan mi havas nek kun la
unua, nek kun la dua homo nun; tie cxi en soleco mi estas tia, kia estis
Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie cxi mi logxas kaj m
|