FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
denten el diversaj partoj de Ruslando, per cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux Rusoj. Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur tero: Kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaux Polujo revivos, por savi popolojn kaj Ligon ilian sigeli por dauxra justeco. [3] Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan. Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi: Gxoju kun Jerusalem, Kaj estu gajaj pri gxi . . . Jen Mi fluigos sur gxin Pacon kiel riveron, Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . . Venis la tempo Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn, Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4] En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l' inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare. Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri p
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:

Hebreoj

 
Polujo
 

ankaux

 

Kristo

 

sopirado

 

inspiroj

 
kvazaux
 

gentojn

 

rondoj

 

cxiujn


popoloj

 

popolojn

 

popolo

 
sensxancela
 
sankta
 

granda

 

anoncis

 

profetoj

 

ricevas

 

nekonata


sufero
 

preparita

 
elektita
 

regrupigxo

 
disvastigxis
 
sercxas
 

internan

 

vivadon

 

gxojon

 
spirito

propran
 
doloron
 
familio
 
malsxaton
 

promesita

 

Ankaux

 

rebaton

 

antikva

 

patrujo

 
palestina

perdigxas

 

plejparte

 

favore

 
spiritojn
 

genioj

 

kreskas

 

komprenas

 
kandidato
 

malaltigis

 

Kriston