FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado. Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en cxefurbo pola. Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_, laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj, kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso. "Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco." Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro. Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj fratigitaj! Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia necesajxo por helpi geniulon. Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed n
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:
Zamenhof
 
Trompeter
 
edzino
 
nukseto
 

patrino

 

Esperantisto

 

nagxis

 

geniulon

 

homaro

 

necesajxo


komprenis

 

grandecon

 

parton

 

ondeto

 

dronigus

 

Malgranda

 

malforta

 
nekonata
 
neebleco
 

gradon


aperis

 

lastan

 
atingis
 

esperantistoj

 

situacio

 

laboradi

 
Schalk
 

Vestfalio

 

Termezuristo

 
laborema

modesta

 
mirinda
 

dedicxis

 

redaktisto

 
centmarkan
 

monatpagon

 

sincera

 

gazeton

 

dauxrigi

 

konsilanto


fidela

 
Bulonjo
 
parolis
 

Neniam

 

parolante

 

ekzistus

 

certigita

 

dankon

 

nenian

 
certan