FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   >>  
torio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron. Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7] Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8] Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj: "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . . Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9] La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_. Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l' afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj. Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo. Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj plimul
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

lingvo

 
Zamenhof
 

suficxe

 

Zamenhofaj

 

ankaux

 

literaturo

 
plejmulto
 

studis

 

mankis

 

malsxatis


sperton

 

admiris

 

Agassiz

 
praktikan
 
scienculo
 

Filozofa

 

montrigxis

 

Societo

 

demandon

 

Amerika


biologion
 

antaux

 
priori
 

filozofoj

 
rekonis
 
amerikaj
 

matematikisto

 

komprenis

 

medicinon

 
franca

Courtenay
 
Baudouin
 
lingvistoj
 
naturfunkciadon
 

pragmatisto

 

William

 

metodon

 

lauxsciencan

 

Interalie

 
lerninte

Couturat

 

Dresdeno

 

Washington

 
senhalte
 

montris

 

kongresoj

 

denove

 
jarojn
 

malfrue

 

senrompe