FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
en cxapitro VII. [6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio. [7] El manuskripto pli supre jam citita. [8] El sama. CXAPITRO XII. Homo cxe Morto. Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo. Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro. -- Grandeco de Zamenhof. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed gxi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas sxakale. Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, cxiam vigla, senlaca, flegema. Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege. En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana. Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj
PREV.   NEXT  
|<   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Varsovio

 
Kongreso
 

Letero

 

atakas

 

tremis

 

malamo

 
Zamenhof
 
rabkantojn
 

Kozakoj

 
Cxerkesoj

trarajdis

 

tramarsxis

 

kantante

 

lauxritme

 

Kontraux

 

similas

 

lingvo

 

germanan

 
Spionoj
 

montris


incitoj

 

Hebreoj

 

plenigis

 

turnigxis

 
amasege
 

subite

 
dronego
 

mallumo

 

cxapitro

 
tigroj

pasioj

 

ellasataj

 

bojemaj

 

mensogo

 

malmoralo

 

vivado

 
entuziasmon
 

farigxis

 

abomena

 

senkulpuloj


venenis

 

milito

 

suferis

 

armeoj

 
diskolerigxis
 
kontrauxaj
 

sxovinismoj

 

fidela

 
restis
 

fervoron