FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
: "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur grundo tute neuxtrala. "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma." Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l' fideleco al supergenta idealo. Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta. Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?" Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, d
PREV.   NEXT  
|<   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

nacionalismo

 
celado
 

premataj

 

suferoj

 

gentoj

 

Zamenhof

 
Euxropo
 
simple
 

terpeco

 
prezentas

homaro

 

profunde

 

konvinkita

 

decidantoj

 

konvinkoj

 

turnis

 

profeta

 

flanke

 
aparteni
 

decidos


karton

 

komencos

 

estontaj

 

refaradi

 
flikadi
 

diskonigi

 
aperis
 

jarojn

 

Bedauxrinde

 
homarano

skribajxo

 

antaux

 

represi

 

Pariza

 

Konferenco

 

bedauxrinde

 
titolita
 

Rusujo

 

anstataux

 

regnojn


neuxtralaj

 

geografiaj

 

kredis

 

Polujo

 
sentas
 
mastroj
 

nomata

 

posedantoj

 
necese
 

sovagxeco