FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
venkos unu per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro. En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan: Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj. Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo. Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala renkontigxo. Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l' _Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian sxovinismon". Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne perfidi siajn samgentanojn. Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo
PREV.   NEXT  
|<   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

Zamenhof

 

religia

 

lingvon

 
lingva
 

kulturo

 

religio

 

neuxtrale

 

ankaux

 
komunumo
 

raporto


eklezio

 
gentan
 

religian

 
Homaranismo
 

liberkredanoj

 

fortike

 

rekomendate

 
kredoj
 

sendoktrina

 

frateca


aligxo

 
moralo
 

restis

 

malsamaj

 

plenumon

 

toleremon

 
ambaux
 

malpermesus

 
episkopoj
 

fideluloj


partoprenon

 

montris

 

sendube

 

Intertempe

 
superkredan
 
grekaj
 
Kristanoj
 

devojn

 

homaranoj

 

forigis


elekti

 

neuxtralecon

 
teksto
 

sincerecon

 

cirkonstancoj

 

speciale

 
signifi
 

ateista

 

Liberpensuloj

 

liberkreda