FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  
ndo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la novaj batalantoj: . . . Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilagxo . . . Tre malproksime cxiuj ni staras La unuj de la aliaj. Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj? Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera silento pensante al la alia "rondo familia". Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin. Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo. Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li. Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al lumo kaj sincero li celis. Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo. Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun cxiuj ceteraj gentoj. Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis "Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_, dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_. Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo ne devus apartigxi de l'
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51  
52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>  



Top keywords:

ankaux

 
lingvo
 

ceteraj

 

sxovinismo

 

Hebreoj

 

homarano

 
Hillel
 

neuxtrala

 

Hebreo

 

kvazaux


fratoj

 

simple

 

defendis

 
Palestinano
 
Pollandano
 

honesta

 

instruadon

 

Hebreojn

 

samtempe

 

cxiujn


Sxammaj
 

internacia

 
unuigus
 

pensulo

 
fremdaj
 
apartigxi
 

gentsxangxuloj

 

civitanoj

 

helpemaj

 
apartigxu

sxtato
 
patrujo
 
karaktere
 
litero
 

resumis

 

Varsovio

 

bezonas

 

fundamento

 

humila

 
Dolcxa

farigxi

 

klerulo

 

antikva

 
Palestino
 

spirito

 

elektis

 

titolon

 
Hilelismo
 

studadon

 

auxtoritata