FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
majnojn -- RITA Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antauxe estis for de mi. Ecx ne tagnokton. Neniam en cxiuj tiuj dek jaroj -- ASTA Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li cxi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson cxiun someron. Tion li estus devinta. RITA (duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom -- tiom sagxa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue -- eble. Sed sxajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaux mi neniam plu revidus lin. Cxu vi _tion_ ne komprenas? ASTA Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi. RITA (kun sxercema rideto) Vere neniun -- cxu? ASTA Ne laux mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, -- kie estas Alfred? cxu li ankoraux dormas? RITA Ho, ne. Li ellitigxis same frue hodiaux, kiel li kutimas. ASTA Nu, kaj do li versxajne ne estis tro laca. RITA Jes, cxi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene cxe si pli ol unu horon. ASTA La kompatinda, eta, pala knabo! Cxu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi? RITA (levante la sxultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras. ASTA Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontrauxstari, Rita. RITA (iom senpacienca) Ne, -- kiel do vi pensas, -- en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. -- Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas cxirkauxkuri kaj ludi, li, -- kiel aliaj infanoj. ASTA (decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio cxi. RITA Jes, kara, tion faru. -- Nu, jen vidu -- (_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_, envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36-37 jaroj, kun placxaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizagxo aspektas serioze kaj penseme. -- _Eyolf_ havas vestajxon de fasono kiel uniformo kun oraj sxnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, sagxajn okulojn.) ALLMERS (lasas _Eyolf_; gxoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaux manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi cxi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldauxe vin vidus! ASTA Sxajnis al mi ke mi devus --. Bonvenon ree hejmen! ALLMERS (agitas sxiajn manojn) Dankon. RITA Cxu li ne aspektas admirinde? ASTA (fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:
Alfred
 

aspektas

 
opinias
 

manojn

 
ALLMERS
 
komprenas
 
neniun
 

neniam

 

okuloj

 

lernadi


serioze

 

placxaj

 

hararo

 

maldensa

 

vizagxo

 

kondukante

 

decidite

 

parolu

 

infanoj

 

okupigu


cxirkauxkuri

 

maldekstre

 

svelta

 

belstatura

 
envenas
 
Allmers
 

somerkostumo

 

permane

 

penseme

 

malaltkreska


Sxajnis

 
Bonvenon
 
baldauxe
 

forejo

 

hejmen

 

agitas

 

brilaj

 

aminde

 

Aminde

 
sxiajn

Dankon
 
admirinde
 

fiksrigardas

 

Karega

 
ambaux
 

lambastonon

 

maldekstra

 

leonbutonoj

 

fasono

 
uniformo