.
ALLMERS
Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare.
RITA
(amare) Jes, cxu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri
eta, fremda knabo.
ALLMERS
(ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda!
RITA
(peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne
mi. Nek vi.
ALLMERS
(tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue!
RITA
Kaj komplete malkonsolebla -- cxio.
ALLMERS
(subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas!
RITA
(ekstaras) Mi!
ALLMERS
Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li farigxis, -- tia kia li farigxis!
Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo.
RITA
(deturnante) Alfred, -- ne jxetu la kulpon sur _min_!
ALLMERS
(pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis
la bebon kusxi sur la tablo sen atento.
RITA
Li kusxis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja
promesis varti la infanon.
ALLMERS
Jes, mi promesis. (malaltigas la vocxon) Sed jen vi venis, vi, vi, --
kaj logis min enen al vi.
RITA
(rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon
kaj cxion alian.
ALLMERS
(en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon
-- inter viaj brakoj!
RITA
(ekscitita) Alfred! Alfred, -- estas abomene de vi!
ALLMERS
(mallauxte, pugnigas la manojn kontraux sxi) En tiu momento vi
kondamnis al morto la etan Eyolf.
RITA
(sovagxe) Ankaux vi! Ankaux vi; -- se tiel estas!
ALLMERS
Nu jes, -- postulu ankaux de mi respondecon, -- se vi jen volas.
Ambaux ni krimis. -- Kaj tial tamen vere _estis_ vengxo en la morto
de Eyolf.
RITA
Vengxo?
ALLMERS
(pli sinrega) Jes. Jugxo super vi kaj mi. Nun ni iras cxi tie laux
merito. En kasxita, malkuragxa pento ni lasis nin fortimigi de li,
dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, -- tiun, kiun li devis kuntreni --
RITA
(mallauxte) La lambastonon.
ALLMERS
Jes, gxuste gxin. -- Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj
aflikto, -- tio estas rongxanta konscienco, Rita. Nenio alia.
RITA
(rigardas lin konfuzite) Sxajnas al mi ke tio portos nin en
malesperon, -- rekte en frenezon por ni ambaux. Cxar ni povas ja
neniam, -- neniam ripari.
ALLMERS
(kaptita de silenta animstato) Mi songxis pri Eyolf cxinokte.
Sxajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel
aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta
realo do estas nur songxo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj
benis --
|