FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
i, en kio estas forgeso? ALLMERS (skuas la kapon) Kio tio do estus? RITA Cxu eblus provi vojagxante tre foren? ALLMERS De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie cxi. RITA Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Jxeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus. ALLMERS Tia vivo ne konvenas al mi. -- Ne, -- mi prefere provus rekomenci mian laboron. RITA (akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni? ALLMERS (malrapide, rigardas sxin fikse) De nun cxiam estu vando kaj muro inter ni du. RITA Kial estu --? ALLMERS Kiu scias cxu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage. RITA (silente; timotremanta) Alfred, -- estas terure tion imagi! ALLMERS Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ gxi estu estingita -- RITA (kontraux lin) Estingita! ALLMERS (malmole) Gxi jam _estas_ estingita, -- en unu el ni. RITA (kiel sxtonigita) Kaj _tion_ vi kuragxas diri al mi! ALLMERS (pli milde) Gxi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, -- en tio mi kvazaux videtas relevigxon -- RITA (impete) Ho, mi ne interesigxas pri iu relevigxo! ALLMERS Rita! RITA Mi estas varmkora homo, mi! Ne cxirkauxvagas dormetante, -- kun fisxsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive -- en pento kaj riprocxo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia! ALLMERS _Tiel_ devis ja foje finigxi, Rita. RITA Cxu _tiel_ devus finigxi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo! ALLMERS Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco. RITA Kion vi do sentis por mi unue? ALLMERS Timo. RITA Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin? ALLMERS (mallauxte) Vi estis tiom rave delikata, Rita. RITA (rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio? ALLMERS (sindevige) Ne; flanke estis ankaux io alia. RITA (ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, cxu estis, Alfred? ALLMERS Jes. RITA (rigardas lin profunde riprocxe) Kiel vi povis -- kiel vi tion povis! ALLMERS Mi devis pensi pri Asta. RITA Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du. ALLMERS Sxi nenion sciis. Ecx ne hodiaux sxi suspektas. RITA (repusxante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okuljxeto flanken) Aux ne, -- est
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:
ALLMERS
 

rigardas

 

Alfred

 
finigxi
 
akceptanta
 

suspektas

 
sentas
 

estingita

 
laboron
 

komprenas


sentis

 

komenco

 

enfermita

 

tutvive

 

manojn

 

tordas

 
dormetante
 

fisxsango

 

vejnoj

 

riprocxo


komencis

 
Enfermita
 

nenion

 

kunigis

 

efektive

 
hodiaux
 

okuljxeto

 

flanken

 

rikana

 

repusxante


ridetas

 

riprocxe

 

cxirkauxvagas

 

sindevige

 

flanke

 
esploreme
 
mallauxte
 

delikata

 

ankaux

 

diradas


profunde

 

arbaroj

 

verdaj

 
ekkrie
 

gajnis

 
provus
 

rekomenci

 

prefere

 

forgeso

 

konvenas