das vin mem al tia malmoleco, Alfred.
ALLMERS
(impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaux mia
_devo_!
RITA
Via devo?
ALLMERS
Mia devo al Eyolf. Li ne kusxu senvengxita. Jen, mallonge, Rita! Mi
al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, --
kiam mi estos for.
RITA
(rigardas lin profunde) Kiam vi estos for?
ALLMERS
Jes, cxar jen vi almenaux per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi
havu.
RITA
(firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed cxu vi povas diveni, per
kio mi okupos min -- kiam vi estos for?
ALLMERS
Nu, kio tio do estos?
RITA
(malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la
marbordo kaj kunprenas cxiujn tiujn malricxajn, malsatajn infanojn
supren al nia hejmo. Cxiujn tiujn petolacxajn knabojn --
ALLMERS
Kion vi faros kun ili cxi tie!
RITA
Mi volas adopti ilin.
ALLMERS
_Vi_, vi volas?
RITA
Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojagxinta, ili estu
cxi tie, cxiuj, -- kvazaux ili estus miaj propraj.
ALLMERS
(ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf!
RITA
Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili logxu en la cxambroj de Eyolf.
Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj ajxoj. Ili lauxvice sidu
en lia segxo cxe la tablo.
ALLMERS
Auxdi tion estas ja kompleta frenezajxo! Mi ne konas homon en la tuta
mondo, kiu estas malpli tauxga por tiajxo ol vi.
RITA
Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min.
ALLMERS
Se estas via sincera decido, -- cxion kion vi jen diras, okazigis
transformo en vi.
RITA
Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon
ene en mi. Kaj gxin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al
ia amo.
ALLMERS
(staras momenton pensante; rigardas sxin) Funde ni ne faris multe
por la povruloj tie malsupre.
RITA
Ni faris nenion por ili.
ALLMERS
Apenaux pensis pri ili.
RITA
Neniam pensis pri ili en kunsento.
ALLMERS
Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" --
RITA
Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaux fermitajn korojn.
ALLMERS
(kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por
savi etan Eyolf.
RITA
(silente) Pripensu, Alfred. Cxu vi estas certa, ke -- ke ni mem tion
kuragxus?
ALLMERS
(maltrankvile repusxante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita!
RITA
Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du.
ALLMERS
Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj?
RITA
|