lin.
ALLMERS
Nu ja, -- kion do --?
EYOLF
Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi
neniam povos farigxi soldato.
ALLMERS
(kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras?
EYOLF
Eble ili estas enviemaj. Cxar, pacxjo, ili estas ja tiom malricxaj,
ke ili devas iri nudpiede.
ALLMERS
(mallauxte, kun sufokata vocxo) Ho, Rita, -- kiom jeno turmentas
mian koron!
RITA
(trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu!
ALLMERS
(minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie
malsupre sur la bordo!
ASTA
(auxskultante) Iu frapas.
EYOLF
Certe estas Borghejm!
RITA
Envenu!
(La _Rato-frauxlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra
pordo. Sxi estas malalta, maldika, kurba estajxo, maljuna, grizhara,
kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo
kun kufo kaj manteleto. Per la mano sxi tenas grandan, rugxan
pluvsxirmilon, kaj sur la brako, en sxnuro, nigran saketon.)
EYOLF
(mallauxte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas sxi!
RATO-FRAUxLINO
(genufleksas cxe la pordo) Mi humile petas permeson, -- cxu la
gesinjoroj havas ion rongxantan en la domo?
ALLMERS
Ni? Ne, mi ne kredas.
RATO-FRAUxLINO
Jes, cxar alie mi volonte sxatus helpi la gesinjorojn senigi sin de
tio.
RITA
Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn.
RATO-FRAUxLINO
Estas vere malfelicxe. Cxar gxuste nun mi faras rondvojagxon. Kaj
neniu scias, kiam mi revenos en tiu cxi regiono. -- Ho, kiom laca mi
estas!
ALLMERS
(montras al segxo) Jes, vi tiel aspektas.
RATO-FRAUxLINO
Oni devus ja neniam farigxi laca bonfarante al la malfelicxaj etuloj,
kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj
elcxerpigxas.
RITA
Eble vi volas sidi kaj iom ripozi?
RATO-FRAUxLINO
Multajn dankojn. (eksidas sur segxon inter la pordo kaj la sofo)
Cxar la tutan nokton mi okupigxis en aferoj.
ALLMERS
Nu tiel?
RATO-FRAUxLINO
Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi.
Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis rongxi
la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon,
sinjoreto. Acidan pomon.
EYOLF
(senpere, iom timigita) Kial devis ili --?
RATO-FRAUxLINO
Kion?
EYOLF
Rongxi gxin?
RATO-FRAUxLINO
Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj cxiuj iliaj
ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas.
RITA
Hu! La kom
|