FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  
skribis dumvoje. (gxoje ekkriante) Cxu eble la tuta libro estas preta, Alfred? ALLMERS (sxultrotiras) La libro --? Ho, _gxi_ -- ASTA Jes, mi imagis, ke por vi pli facile farigxus, kiam vi elvenus. ALLMERS Tion ankaux mi opiniis. Sed vidu, -- farigxis tute alie, kara. Mi vere ecx ne skribis linion en la libro. ASTA Vi ne skribis --! RITA Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kusxas netusxita en la valizo. ASTA Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupigxis dum tiu longa tempo? ALLMERS (ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis. RITA (metas sian brakon cxirkaux lian sxultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis? ALLMERS Jes, kompreneble. Ecx multe. Cxiun opan tagon. RITA (lasas lin) Nu, do cxio estas ja en bona ordo. ASTA Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom gxoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias. ALLMERS Jen vi pravas. Cxar mi vere estis stulta antauxe, komprenu. La pensado, _gxi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribigxas sur la paperon, ne multe tauxgas. ASTA (ekkriante) Ne multe tauxgas! RITA (ridas) Sed cxu vi frenezigxus, Alfred! EYOLF (fideme suprenrigardas al li) Ho jes, pacxjo, -- kion _vi_ skribas, tio tauxgas. ALLMERS (ridetas kaj glittusxas liajn harojn) Ja, ja, cxar _vi_ tion diras, do --. Sed kredu min, -- iu venos poste, kiu ecx pli tauxgos. EYOLF Kaj kiu li do estus? Ho, diru! ALLMERS Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin. EYOLF Kaj kion do vi jen faros? ALLMERS (serioze) Tiam mi denove iros en la montaron -- RITA Fi, hontu, Alfred! ALLMERS -- supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn. EYOLF Pacxjo, cxu vi ne kredas, ke mi baldaux estos tiom forta, ke mi povos akompani vin? ALLMERS (dolorige tusxata) Ho jes, eble, mia knabeto. EYOLF Cxar al mi aspektas tiom grande, ke ankaux mi povus grimpi la montojn. ASTA (deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaux, Eyolf! EYOLF Jes, cxu ne, onklino? ASTA Jes ja. Cxu estas pro pacxjo, ke vi metis la novajn vestajxojn? EYOLF Jes, mi petis panjon pri tio. Cxar mi volis ke pacxjo vidu min tia. ALLMERS (mallauxte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon. RITA (mallauxte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco. EYOLF Kaj auxdu, pacxjo, --
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   >>  



Top keywords:

ALLMERS

 
pensis
 
pacxjo
 

Alfred

 

skribis

 

tauxgas

 

ridetas

 

mallauxte

 
ankaux
 

ekkriante


tauxgos
 
Paciencu
 

serioze

 

prezentos

 

petegis

 

glittusxas

 

skribas

 
harojn
 

kostumon

 

montaron


grimpi

 
montojn
 
deturnante
 

grande

 

aspektas

 

novajn

 
vestajxojn
 

onklino

 

belvestita

 

hodiaux


knabeto

 

altejojn

 

altajn

 

vastejojn

 

supren

 

panjon

 

Pacxjo

 

kredas

 
dolorige
 

tusxata


akompani

 

baldaux

 

denove

 
okupigxis
 
kusxas
 
netusxita
 

valizo

 

promenadis

 

sxultron

 

Iomete