FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  
. Evidente iu jam antauxe alcelis gxin per sxtonoj. La simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urgxante la beston antauxen per sovagxaj krioj, gxis gxi fine vidis, ke mi ne jxetas, kaj atake alkuris. Cxe Andover[10] kaj poste cxe Yale[11], mi estis jxetisto cxe venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo sxajnis fakte eksterordinaraj, cxar la rekordo, kiun mi atingis dum mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestigxaj grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ecx en la plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne bezonis tiel precize celi kiel nun. Kiam mi levis mian brakon por jxeti, mi regis miajn nervojn kaj muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafigxis al mi per terura rapideco. Kaj tiam mi jxetis, uzante por la jxeto cxiun uncon de miaj pezo, forto kaj lerteco. La sxtono trafis la hienodonon rekte sur la nazon kaj forte repusxis lin sur la dorson. Sammomente, hxoro de kricxoj kaj hurloj levigxis el la spektantaro, pro kio mi dum momento kredis, ke la kauxzo estas mia venko super ilia cxampiono; sed mi baldaux konstatis mian eraron. Dum mi rigardis, la simiohomoj forkuris cxiudirekte al la cxirkauxaj montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauxzon de ilia maltrankviligxo. Malantaux ili, amase pusxigxante tra la pasejo kondukanta en la valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajxoj armitaj per lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn sxildojn. Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove konscia kaj levigxinta, forfugxis de ili, hurlante pro timo. Rapidege preterpasis nin la cxasantoj kaj cxasatoj, kaj la viluloj atentis nin per nenio pli ol foja ekrigardo, gxis la areno tute vakigxis de la antauxaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu sxajne havis auxtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin. Pasxinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajxon, ni ekvidis karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenigxis de espero kaj refaciligxo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta gxojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovagxaspekta bando, sed almenaux laux la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis neniel groteskaj aux hidaj, kiel la aliaj estajxoj de tiu kurioza kaj konsterna mondo. Sed post pliproksimigxo niaj koroj denove pezigxis, cxar ni trovis la povrajn mizerulojn kuncxenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la gorilohomoj estis iliaj gardistoj
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   >>   >|  



Top keywords:

precize

 

rapideco

 

simiohomoj

 

denove

 

teamoj

 

atentis

 
pasejo
 

viluloj

 

ekrigardo

 
okupantoj

antauxaj

 

revenis

 

vakigxis

 

pusxigxante

 
cxasatoj
 

hurlante

 
hakiletoj
 

lancoj

 

portantaj

 

longajn


ovalajn
 

armitaj

 

kreitajxoj

 

svarmo

 

gorilecaj

 
sxildojn
 

Demonece

 

forfugxis

 

levigxinta

 

Rapidege


preterpasis

 

sxajne

 

konscia

 

atakis

 

simiohomojn

 
kondukanta
 

hienodono

 
cxasantoj
 

plenigxis

 

konsterna


kurioza

 
pliproksimigxo
 

estajxoj

 

groteskaj

 

neniel

 

gorilohomoj

 
gardistoj
 

trovis

 
pezigxis
 
povrajn