FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
mejlojn hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la 145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj limoj de nia metala malliberejo. Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie la hidrargo montris 153 gradojn. Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion. "Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis miajn malgajajn pensojn. "90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis. "Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu ne?" "Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis. "Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!" "Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux 153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do mi gxin akceptis. Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

temperaturo

 

respondis

 

montris

 

gradojn

 

mejlojn

 

esperon

 

esperi

 

hidrargo

 

mejloj

 

rememoris


kelkajn
 

altigxis

 

kvankam

 
preskaux
 

metroj

 

neklarigebla

 

Pripensu

 

junulo

 
nenion
 

signifas


regrumblis

 

dauxrigis

 
disbatis
 

pensojn

 

malgajajn

 
interrompis
 

helpos

 

perdos

 

sentis

 

plialtigxus


konscion
 

teorion

 
tridekmejla
 
krusto
 

montras

 

sensxangxa

 

interno

 

almenaux

 

atendos

 

antauxvidi


kleraj
 

sciencaj

 

hipotezoj

 

bezonus

 
akceptis
 

subtere

 

rezonado

 

felicxaj

 

logika

 
precizaj