FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>   >|  
as ke mi vere neniam akiros cerbon!" Lauxlonge de la rivero nagxis la floso, kaj la povra Birdotimigilo farigxis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por savi nin. Mi kredas ke mi povos nagxi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto." Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte nagxi al la bordo. Estis tre malfacile, malgraux lia grandeco; sed iom post iom ili tirigxis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis pusxi la floson al la tero. Ili cxiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj pasxis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaux sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo. "Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kusxis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin. "Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo. "La plej bona plano estos marsxi laux la riverbordo gxis ni reatingos la vojon," komentis la Leono. Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marsxi laux la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. GXi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedauxro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere felicxaj. Ili marsxis laux sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: "Rigardu!" Cxiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfelicxa. "Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo. La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaux skuis sian kapon cxar ili ne sciis. Do ili sidigxis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon gxis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi cxe la rando de la akvo. "Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio. "Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuragxa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo." "Ne estas la gxusta vojo," diris la Cikonio, dum sxi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon. "Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin." "Kie li estas?" dem
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>   >|  



Top keywords:

Doroteo

 

Lignohakisto

 

Birdotimigilon

 

demandis

 

rigardis

 

Cikonio

 

rivero

 

portis

 

prenis

 
Birdotimigilo

longan
 

marsxi

 

haltis

 
Smeralda
 

komencis

 

respondis

 
floson
 

rapide

 
marsxis
 

gxusta


felicxaj
 

rehavigi

 

floron

 

unufoje

 

gajigi

 

sunbrilo

 

fruktarboj

 

multaj

 

floroj

 

sidigxis


sentus

 

amikoj

 

bedauxro

 
perdis
 

Malkuragxa

 

stango

 

fiksitan

 
aspektantan
 

ripozi

 
vidinte

solsenta
 
malfelicxa
 

kuriozan

 

tordis

 

senespere

 

Rigardu

 

alflugis

 

knabino

 
riveron
 

grupon