ela
kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne
estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto
sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la
formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage
kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti
la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon.
Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon
por la plejmulto da konfuzajxoj.
Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras
estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero,
lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu
Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo,
ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la
unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj
_antauxkonsentis_ resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte
fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo
kaj aliigi gxin en _du_ malsagxajxojn per la plenumo de la komenca
decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon,
kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn
klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la
plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero,
mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi
cxi-poste raportas.
Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en
Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino
Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu
mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi
kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj
kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi
vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro
retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj
finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko,
tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite
surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante
cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj
volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj
orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marm
|