anstataux imagi
ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin
vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn
transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi
siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon.
"Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie
ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis
la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo
pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras
ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la
kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis
kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li
sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem
sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la
kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis.
Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li
venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni
menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux
via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je
ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se
okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li
privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj
sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia.
Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti
pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro
de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis
krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom
da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la
loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi
tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj
dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie
vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis
al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga
ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo,
kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris
kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas
iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senf
|