kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la
libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema
maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial
la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio
cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke
li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu
malbonkonduta malbonzorgata knabo.
Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li
iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam
sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin
fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter
nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke
cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas.
Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili
fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj
malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas
sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu
Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero.
Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin
difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la
elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la
enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris
trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris
cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis
sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis
en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj
pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi
baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li
revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj
ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj
kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn.
Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis
aligxi al la fajrobrigado.
Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj
sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante
diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej
malica kanajlo de sia naskig
|