cxirkaux
unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu
mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro.
Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun
ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi
iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo,
des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon.
Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu,
kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj
mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn.
Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole
en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite,
senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la
vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte
en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la
mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux
paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon.
Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux
mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita
en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko:
makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj
enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis!
Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi
estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa
rezulto cxi-foje!"
Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis
eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte
tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka
vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de
tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn
kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris
lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj
diris moke:
"Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili
auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos
neniu alia."
Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto
de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn
manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi
kri
|