tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi
povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj
eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo
tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la
personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris
obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis
malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj
malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj
leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon
lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14
Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen
klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per
du trionoj el lia financa subteno.
Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj!
Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon-
kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj
nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi
devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon.
Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis
tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por
la filo de Krugero.
Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto,
mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn
senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne
antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin
rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos:
_Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo
alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon
dirantan kiom alvenos._
Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono
formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento,
kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas
malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi
okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun
funkcion por Adlero.
Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux
la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo
Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin
kaj mi dormos des pli trankvile
|