iru al mi kion fari."
Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon,
klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je
cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero:
"Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado
vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux
mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi
rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi
tiu afero. Nenion diru al iu ajn."
Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al
Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin
findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li
ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas
esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis
pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono
tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo.
Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj
gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta.
Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron
preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj
mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi,
la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda
diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi
ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li
falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj
sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin
trenante kun piedo en la piedingo.
Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte
miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto.
Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas
sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante
monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj
dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu
nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en
cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!"
Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis
Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj
akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum
|