vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi
konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas
dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum
momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado:
"Tio estas tempomalsxparo. _Li_ malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu
lian busxosxtopilon kaj lin revigligu."
La alia diris:
"Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado."
"Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu."
Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj,
sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj
auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis
kriego:
"_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon."
"La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo,
kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante
sian lanternon dum la kurado.
La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis
lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis.
Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli
sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon.
Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis
longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de
la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli
kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri
horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran
dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo
sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan
fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux
la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn.
Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien
jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua
objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis
ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin
makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro.
Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam
forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj.
Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la
malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris
nenian imper
|