FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  
R TONNESEN Ne kaj mi ne intencas legi gxin. SINJORINO BERNICK Vi versxajne ne bone fartas hodiaux. HILMAR TONNESEN Ne, mi ne fartas. SINJORINO BERNICK Cxu vi eble ne bone dormis cxi-nokte? HILMAR TONNESEN Ne, mi dormis vere malbone. Mi faris promenadon hieraux vespere pro mia malsano. Poste mi pasxadis al la klubo kaj legis vojagxpriskribon pri la norda poluso. Estas io hardanta en tio sekvi la homojn en ilia lukto kontraux la elementoj. SINJORINO RUMMEL Sed tio ne bone efikis al Vi, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne; gxi malbone efikis; la tutan nokton mi turnadis duondorme songxante, ke min persekutis abomena rosmaro. OLAF (kiu envenis supre sur la gxardena sxtuparo) Cxu persekutis vin rosmaro, onklo? HILMAR TONNESEN Mi tion songxis, vi stultulo! Sed cxu vi dauxre cxirkauxiras ludante per tiu ridinda arko? Kial vi ne havigis al vi veran pafilon? OLAF Jes, mi volus, sed -- HILMAR TONNESEN Cxar vera pafilo, tiu do havas iun sencon; cxiam estas io nervostrecxa kiam oni estas pafonta. OLAF Kaj tiam mi povus pafi ursojn, onklo. Sed patro ne permesos al mi. SINJORINO BERNICK Vi ne devas meti tiajxojn en lian kapon, Hilmar. HILMAR TONNESEN Hm, -- tiela parencaro edukigxas hodiaux! Oni parolas pri sporto kaj sporto, -- Ho Dio, -- sed cxio estas nur ludo; neniam serioza urgxo al tio hardanta, kio trovigxas en kuragxa renkonto okulon al okulo antaux la dangxero. Ne staru celante al mi per la arko, vi stultulo; vi povus malpreni. OLAF Ne, onklo, gxi ne havas sagon. HILMAR TONNESEN Vi ne povas scii; gxi tamen povas havi sagon. Forprenu gxin, mi diras! -- Kial pro diablo vi neniam vojagxis transen al Ameriko en iu el la sxipoj de via patro? Tie vi povus vidi cxason al bizonoj aux lukto kontraux la rugxuloj. SINJORINO BERNICK Tamen Hilmar do -- OLAF Tion mi volonte farus, onklo; kaj eble mi renkontus onklon Johan kaj onklinon Lona. HILMAR TONNESEN Hm --; sensencajxo. SINJORINO BERNICK Nun vi povas reen iri en la gxardenon, Olaf. OLAF Panjo, cxu mi ankaux povos eliri sur la straton? SINJORINO BERNICK Jes; sed ne tro foren. (_Olaf_ kuras elen tra la kradpordo.) ADJUNKTO RORLUND Vi ne devus meti tiajn kapricojn en la kapon de la infano, sinjoro Tonnesen. HILMAR TONNESEN Ne, kompreneble, li devas iri cxi tie kaj farigxi fornosidulo, kiel tiom da aliuloj. ADJUNKTO RORLUND Sed kial Vi mem ne transvojagxos? HILMAR TONNESEN Mi? Kun mia malsano? Nu, tio k
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   >>   >|  



Top keywords:
TONNESEN
 

HILMAR

 
SINJORINO
 

BERNICK

 
kontraux
 
ADJUNKTO
 
Tonnesen
 

efikis

 

sinjoro

 

rosmaro


RORLUND

 

stultulo

 

persekutis

 

malsano

 

malbone

 

dormis

 

sporto

 

fartas

 

hodiaux

 

neniam


hardanta

 

Hilmar

 

dangxero

 

bizonoj

 
antaux
 
okulon
 

cxason

 

rugxuloj

 

renkonto

 

diablo


vojagxis

 
transen
 
Ameriko
 

celante

 

sxipoj

 

malpreni

 

Forprenu

 

ankaux

 

kompreneble

 
farigxi

infano
 
kapricojn
 

kradpordo

 

fornosidulo

 
transvojagxos
 

aliuloj

 

onklinon

 

sensencajxo

 

onklon

 
renkontus