revekigxu! kaj se mi estas en deliro, ke mi
neniam refarigxu sagxa; cxar mi alvokus antaux tribunalon tiun
kuraciston, kiu kuracus min, kaj malbenus tiun, kiu vekus min. Sed mi
nek songxas nek deliras; cxar mi memoras cxion, kio okazis al mi. Mi
ja memoras, ke mia karmemora patro estis Nils sur la Monto, mia avo
Jeppe sur la Monto, mia edzino ja nomigxas Nille, sxia skurgxo
"Majstro Erik", miaj filoj Jens, Nils kaj Kristofer. Ho jen! nun mi
eltrovis kio estas: estas la alia vivo, estas Paradizo, estas la
cxielo. Eble hieraux mi drinkis min morta cxe Jakob sxuisto, mortis
kaj tuj venis en cxielon. La morto do ne estas tiel terura sperto
kiel oni imagas; cxar mi nenion sentis. Nun eble en cxi momento
staras Sinjoro Jesper sur la pupitro farante enterigan predikon super
mi; eble li diras: Tian finon ricevis Jeppe sur la Monto; li vivis
kiel soldato kaj mortis kiel soldato. Oni povas disputi cxu mi mortis
surtere aux surakve; cxar mi eliris suficxe humida el tiu cxi mondo.
Ahx, Jeppe! tio estas io alia ol piede iri kvar mejlojn al la urbo
por acxeti sapon, kusxi sur pajlo, esti batata de via edzino kaj
ricevi kornojn de la diakono. Ahx, al kia felicxego estas via peno
kaj viaj maldolcxaj tagoj transformitaj. Ahx, mi devas plori pro
gxojo, precipe kiam mi pensas, ke tio okazis al mi tute senmerite.
Sed unu penso laboras en mia kapo; nome ke mi estas tiom soifa, ke
miaj lipoj gluigxas. Se mi dezirus denove esti viva, estus nur por
ricevi krucxon da biero por refresxigi min; cxar al kio jena pompo
antaux la okuloj kaj cxe la oreloj, kiam mi mortu denove pro soifo?
Mi memoras, ke la pastro ofte diris, ke en la cxielo oni nek malsatas
nek soifas, kaj ankaux ke tie oni retrovos cxiujn siajn mortintajn
amikojn; sed mi gxismorte turmentigxas pro soifo; krome mi estas ja
tute sola, mi vidas ecx ne unu homon; mi devus ja almenaux trovi mian
avon, kiu estis tia deca homo, kiu postlasis ecx ne sxilingon de
nepagita sxuldo al la biena Sinjoro. Mi ja scias, ke multaj homoj
vivis same dece kiel mi; kial mi do sola venu en cxielon? Do ne eblas,
ke estas la cxielo. Sed kio do estas? Mi ne dormas, mi ne maldormas;
mi ne mortis, mi ne vivas; mi ne deliras, mi ne estas sagxa; mi estas
Jeppe sur la Monto, mi ne estas Jeppe sur la Monto; mi estas
malricxa, mi estas ricxa; mi estas mizera farmisto, mi estas
Imperiestro. A... A... A...! Helpu! Helpu! Helpu!
(Je tiu lauxta kriado envenas kelkaj homoj, kiuj tamen antauxe
staris kasxe por vidi, ki
|