estas tro malfrue; cxar vi
jam ricevis la venenon kune kun la brando.
JEPPE
Ahx mi kompatinda homo! Cxu mi jam glutis la venenon? Ahx,
adiaux, Nille! Kvankam, vi virinacxo! vi ne meritas, ke mi adiauxu
vin. Adiaux Jens, Nils, kaj Kristofer! Adiaux mia filino Marte!
Adiaux mia plej favorata! Pri vi mi scias, ke mi estas via patro; vi
ja havas la vizagxon de via patro; ni egalas unu la alian kiel du
gutoj de akvo. Adiaux mia plurkolora cxevalo, kaj dankon pro cxiu
fojo kiam mi rajdis sur vi; post miaj propraj infanoj mi neniun
beston amis kiel vin. Adiaux Fejerfaks, mia fidela hundo kaj gardanto
de la pordo! Adiaux Mons, mia nigra kato! Adiaux miaj bovoj, miaj
sxafoj, miaj porkoj! kaj dankon pro bona kompanio kaj pro cxiu tago,
kiam mi konis vin. Adiaux.... Ahx nun mi ne plu povas, tiom mi
farigxas peza kaj senforta. (Li falas kaj restas kusxanta)
JUGXISTO
Plenumigxis bone. La dormigilo jam efikis; nun li dormas kiel sxtono.
Pendigu lin; sed zorgu, ke li ne vundigxas, kaj ligu la sxnuron nur
sub liaj brakoj. Nun ni volas vidi kiel li sin tenos kiam li vekigxos
kaj trovos sin pendanta. (Ili fortiras lin.)
KVINA AKTO
UNUA SCENO
(Jeppe pendas de pendigilo. Nille. Poste Jugxisto kaj sekvantaro.)
NILLE
(sxiras siajn harojn, frapas sian bruston kaj krias:) Ahx, ahx! cxu
eblas ke mi vidu mian mildan edzon pendi tiel honte de pendigilo!
Ahx, mia karega edzo! Pardonu al mi se mi kontrauxis al vi. Ahx, ahx!
Mia konscienco vekigxas; tro malfrue mi nun pentas mian akran
konduton; nur nun mi bedauxras vian foreston; nun mi rekonas kian
mildan edzon mi perdis. Ahx, ke mi povus savi vin de la morto per mia
propra vivo kaj mia sango!
(Sxi visxas siajn okulojn kaj ploras amare. Intertempe la
dormigilo cxesis efiki. Jeppe revekigxas kaj vidas sin pendanta en
pendigilo kun manoj dorse ligitaj; li auxdas sian edzinon plendi, kaj
parolas al sxi.)
JEPPE
Estu kontenta, mia kara edzino, ni cxiuj iros tiun vojon. Iru hejmen
kaj zorgu pri via domo kaj pri miaj infanoj. Mian rugxan jakon vi
rekudru por eta Kristofer; kio restos, tion Marte havu por cxapelo.
Antaux cxio zorgu pri mia plurkolora cxevalo, ke gxi estu bone
flegata; cxar mi amis tiun beston, kvazaux gxi estus mia samsanga
frato. Se mi ne estus morta, mi multe pli al vi dirus.
NILLE
A... a... a...! Kio estas? Kion mi auxdas? Cxu mortinto povas
paroli?
JEPPE
Ne timu, Nille! Mi al vi faros neniun malicon.
NILLE
Ahx mia karega edzo! K
|