mi nur demandas, kion vi vidis en la
alia mondo?
JEPPE
Huj! Helpu! Helpu!
MAGNUS
Cxu vi ne vidis iujn el miaj prapatroj tie?
JEPPE
Ne. Viaj prapatroj certe estas en la alia loko, kien mi esperas ke vi
kaj aliaj kanajloj venos post la morto.
(Liberigas sin kaj forkuras.)
SESA SCENO
(Barono. Lia sekretario. Cxambristo. Du lakeoj.)
BARONO
Ha, ha, ha! Tiu historio vere valoras oron; mi ne pensis, ke gxi
havus tian bonan efikon. Se vi povas pli ofte tiel amuzigi min, Erik,
vi havos cxe mi altan meriton.
ERIK
Ne, Sinjora Mosxto! mi ne kuragxas pli ofte ludi tian komedion; cxar
se li batus Sinjoron, kiel li minacis, ni ekhavus acxan tragedion.
BARONO
Jes, estas vero. Mi iom timis tion; sed mi tiom sxatis la historion,
ke mi preferus lasi min bati, jes ecx lasi vin pendigi de li, Erik,
anstataux malkasxi gxin. Vi eble intencis same.
ERIK
Ne, Via Mosxto! estus iom strange lasi sin pendigi pro sxerco; cxar
tia sxerco kostus tro multe.
BARONO
Ej, Erik! similan konduton oni ja vidas cxiun tagon. Se ne gxuste
sammaniere, do homoj simile prenas siajn vivojn pro dibocxo. Kiel
ekzemplo: Iu havas malfortan naturon, kaj antauxvidas, ke li perdos
vivon kaj sanstaton pro drinkado, sed tamen atakas sian korpon, kaj
ofte riskas vivon kaj sanstaton pro unuvespera gxuado. Kaj jen alia
ekzemplo: La grandaj veziroj en Turkio plej ofte estas strangolataj
aux sufokataj per sxnuro gxismorte, kelkaj la saman tagon, kiam ili
farigxis veziroj, aliaj nur kelkajn tagojn poste; kaj tamen cxiuj al
tio vetkuras sole kvazaux por esti pendigataj kun alta titolo. Kaj
jen tria ekzemplo: Oficiroj batalinvitas unu la alian riske de vivo
kaj animo por nomigxi kuragxuloj, kaj duelas pro neniajxo ecx
kontraux siaj superuloj, kiuj senpere ekspedos ilin. Mi ankaux
opinias, ke trovigxas centoj da enamigxintaj homoj, kiuj post plezuro
de unu nokto volonte lasus sin mortigi en la mateno. Oni vidas dum
siegxoj, ke aroj da soldatoj forkuras al siegxataj urboj, pri kiuj
ili scias, ke ili kapitulacos; kaj por sekure vivi unu tagon lasas
sin pendigi la sekvantan. La unua rilato ne estas pli fidinda ol la
dua. En pasintaj tagoj oni vidis filozofojn jxeti sin mem en
akcidenton, sole por esti lauxdataj post sia morto.--Tial mi certe
kredas, Erik, ke vi preferus lasi vin pendigi anstataux fusxi tiun
delikatan historion.
(Al la spektantoj:)
El tiu aventuro nun ni lerni devu,
ke simplajn homojn tuje honore ni ne levu.
|