FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
n, kiun vi portas sur la fingro? SEKRETARIO Sinjoro mem donis gxin al mi. JEPPE Tion mi ne memoras; redonu gxin; mi certe faris en ebrio. Tiajn ringojn oni ja ne fordonas. Poste mi ekzamenos kiujn aliajn ajxojn vi ricevis. Servistoj ne havu pli ol mangxajxon kaj salajron. Mi povas jxuri, ke mi ne memoras ke mi donacis al vi ion aparte; cxar kial mi farus? Tiu ringo valoras ja pli ol dek talerojn. Ne, ne, vi bonuloj! Ne tiel, ne tiel. Vi ne devas misuzi la malfortan animon kaj drinkemon de via Sinjoro. Kiam mi estas ebria, mi estas preta fordoni ecx mian pantalonon; sed kiam mi fordormigis la ebriecon, mi reprenas miajn donacojn. Alie mi spertus la skurgxon de mia edzino Nille. Aj, kion mi diras? Nun mi refalas en la antauxajn stultajn pensojn kaj ne memoras, kiu mi estas. Pli da kanajlo-sek. Saman Sanon! (Trumpetoj sonorigxas.) JEPPE Atentu kion mi diras, uloj! De nun jeno estu por vi instrukcio, ke kiam mi en la vespero ion donacas en ebrieco, tion vi redonu matene. Kiam servistoj ricevas pli ol ili povas mangxi, ili farigxas arogantaj kaj fiere rektigas la nukon antaux siaj sinjoroj.--Kioman salajron ricevas vi? SEKRETARIO Sinjoro cxiam donis al mi 200 talerojn jare. JEPPE Je Diablo, de nun vi ne havu 200 talerojn; kiom vi utilas por 200 taleroj? Mi mem devas peni kiel bruto kaj stari en la grenejo de mateno gxis vespero kaj povas apenaux.... Jen, nun revenas tiuj damnitaj farmistfantazioj. Kroman glason da vino. (Li trinkas denove, kaj la trumpetoj sonorigxas.) JEPPE 200 talerojn! Estas ja senhauxtigo de sia Sinjoro. Jen, auxskultu, bonuloj! Kiam mi estos mangxinta, mi intencas pendigi cxiun duan en la bieno. Sciu, ke mi ne lasas al mi prisxerci en monaferoj. CXAMBRISTO Ni redonos cxion, kion ni ricevis de Via Mosxto. JEPPE Jes, jes "Via Mosxto, Via Mosxto!" Da komplimentoj kaj baslemenoj[5] vi havas suficxe cxitempe. Vi busxe flatas min per via "Via Mosxto", gxis vi forportis mian tutan monon, kaj vi mem farigxos mosxtoj. La busxo diras: "Via Mosxto", sed la koro "Via Azeno". Vi ne diras, kion vi pensas, vi uloj; Vi dungitoj estas kiel Abner, kiu salutante Roland diris: Saluton al vi, mia frato! kaj jen li pikas la ponardon en lian koron. Kredu min, ke Jeppe ne estas stultulo. [Piednoto 5--Manokisoj. Malpurajxo el la franclingva, "je vous baise les mains,"--mi kisas viajn manojn.] (Cxiuj genufalas kaj petas indulgon.) JEPPE Ekstaru, uloj! Atendu, gxis mi mang
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Mosxto

 

Sinjoro

 

talerojn

 

memoras

 

ricevas

 

vespero

 

SEKRETARIO

 

bonuloj

 
sonorigxas
 

redonu


ricevis

 

salajron

 

baslemenoj

 

komplimentoj

 

redonos

 

intencas

 

trinkas

 
denove
 

trumpetoj

 

glason


revenas
 

damnitaj

 

farmistfantazioj

 

Kroman

 

senhauxtigo

 

prisxerci

 

monaferoj

 

auxskultu

 

mangxinta

 

pendigi


CXAMBRISTO

 

pensas

 

Malpurajxo

 
franclingva
 

Manokisoj

 
Piednoto
 

stultulo

 

indulgon

 

Ekstaru

 

Atendu


genufalas

 
manojn
 
ponardon
 
farigxos
 

mosxtoj

 

forportis

 
suficxe
 

cxitempe

 

flatas

 

Saluton