o, nu, vi scias, tio povus sxajni pompega. Jes, jen estas la ideo.
Li estas simpla viro kaj malbonvolas sin meti en elmontradon."
"Nu, tia humileco tauxgas," diris Laskino, "se ni ne troigas la
aferon. Sed kiel _aspektas_ lia logxejo?"
"Nu, devige gxi aspektas malplene kaj malfinkonstruite, sed--"
"Mi povas kredi tion! Mi neniam auxdis tiajxon. Cxu gxi estas bela
logxejo--tio estas, alirilate?"
"Suficxe bela, jes. Oni ege alttaksas gxin."
La knabino silentis dum kelke da tempo kaj sidis reveme, rongxante
kandel-ekstremajxon, versxajne strebante trapensi la aferon. Finfine
sxi iom flankenskuis la kapon kaj sciigis decidige sian opinion:
"Nu, laux mi, estas speco de humileco kiu estas _en si_ speco de
pompo, kiam vi penetras la temon gxismedole. Kaj kiam viro kapablas
elporti la koston de du forjxetakvujoj en sia salono sed malkonsentas
ilin meti tie, povas esti ke li estas auxtente humilmensa, sed
centoble pli eblas ke li nur strebas atentigi la publikan rigardon.
Laux mia jugxo via S-ro Vanderbilto scias kion li faras."
Mi entreprenis modifi tiun verdikton, opiniante ke
du-forjxetakvujoj-normo maltauxgas por taksi homojn laux tutmonda
skalo kvankam gxi suficxe tauxgas en propra socia medio. Sed la opinio
de la knabino estis fiksita kaj mi ne sukcesis sxin konvinki. Baldaux
sxi diris:
"Cxe vi cxu la ricxuloj havas dormbenkojn tiel bonajn kiel la niaj,
kaj faritajn el belaj largxaj glaciblokoj?"
"Nu, ili estas iom bonaj, suficxe bonaj. Sed ili ne estas faritaj el
glaciblokoj."
"Mi ege scivolas. _Kial_ ili ne estas faritaj el glaciblokoj?"
Mi klarigis la malfacilajxojn pri tio kaj la alta kosto de glacio en
lando kie necesas atente kontroli vian glaciliveriston, sen kio via
glacifakturo pezos pli ol via glacio. Tiam sxi demandis krivocxe:
"Nekredeble! Cxu vi _acxetas_ vian glacion?"
"Jes ja, devige, karulino."
Sxi eligis ventegon da senruza ridado, kaj diris:
"Ho, _neniam_ mi auxdis similan stultajxon! Do, estas abundego da
gxi. Gxi havas nenian valoron. Vi konsideru! Glacio gxis distanco de
cent mejloj videblas en la nunega momento. Mi ne konsentus
intersxangxi fisxvezikon kontraux la tuta amaso da gxi."
"Nu, vi diras tion cxar vi ne scipovas gxin taksi, vi provinca
simplamensulineto. Se vi disponus tiun glacion en Nov-Jorko dum la
somero, intersxangxe de gxi vi povus acxeti cxiujn balenojn de la
merkato."
Sxi rigardis min dubeme kaj diris:
"Cxu vi parolas honestavorte?"
"Nepreg
|