portinta al nia lando 'jugxadon
per akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta
neniu scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj
aliajn malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj
kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en
la kazo de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj
ol ni kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj
montrigxas senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la
kulpuloj montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas.
Mia koro rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa,
kaj li subiros la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'
"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la
tuta dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la
profundan fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel
felicxa! Finfine, sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis
ilin ploregante kaj vidis ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi
kovris la vizagxon permane. Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej
profundajn el la diversaj profundaj signifojn de tiu vorto!
"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo
kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li
_nagxadis_!
"Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj
li mensogis al mi!'
"Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten.
"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto
drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis
kaj mia patro diris al mi:
"'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante:
"Diru al sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la
horoj kaj la minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos
sxin kaj pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la
vidajxon pri sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!'
"Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!'
Kaj, ho! konsideru! Li estis _jes ja_ malgraux cxio senkulpa.
"Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine
alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de
la tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua
movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis
dum cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia
rimorsa patro! Gxemante, li diris: 'Ni murd
|