i
tiun amon. Li min alprenis sur la bruston kaj diris ne deziri esti
pli felicxa ol nun. Ni piedpromenadis kune trans la bankizerojn,
rakontante cxion pri si unu al la alia kaj planante, ho! la plej
belan estontecon. Kiam ni lacigxis ni sidigxis kaj mangxis cxar li
havis sapon kaj kandelojn kaj mi kunportis balengrason. Ni malsatis
kaj neniam antauxe mangxajxo havis tiel bonan guston.
"Li apartenis al tribo kies frekventejoj situis en la fora nordo kaj
mi eksciis ke li neniam auxdis pri mia patro, kio ege min gxojigis.
Mi volas diri ke li jam auxdis pri la milionulo sed neniam auxdis
lian nomon. Tial, vi komprenu, li ne povis scii ke mi estas la
heredontino. Vi rajtas kredi ke mi ne diris tion al li. Finfine mi
estis amata por mi kaj estis kontenta. Mi estis tiel felicxa--ho! pli
felicxa ol vi povas imagi.
"Iom post iom la vespermangxhoro alproksimigxis kaj mi kondukis lin
al nia hejmo. Kiam ni estis atingontaj nian domon li ekmiregis kaj
kriis:
"'Kiom bonega! Cxu apartenas al via patro _tio_?'
"Auxdi tiun vocxtonon kaj vidi tiun admiran lumon en lia rigardo min
ekdolorigetis, sed baldaux la sento forpasis cxar mi tiom amis lin
kaj li havis tiel belan kaj noblan aspekton. Mia tuta familio da
onklinoj kaj onkloj kaj gekuzoj kontentigxis pri li kaj oni invitis
multajn gastojn kaj fermegis la domon kaj ekbruligis la cxifonlampojn
kaj kiam cxio estis varma kaj komforta kaj sufokega, ni estigis
gxojan bankedon por festi mian fiancxinigxon.
"Kiam la bankedo finigxis, la orgojlo de mia patro lin superis kaj
li ne rezistis al la tento elmontri siajn ricxecojn kaj vidigi al
Kalulo kian bonsxancon tiu atingis hazardavoje--kaj cxefkiale,
kompreneble, li deziris gxui la mirego de la kompatindulo. Mi
povintus ekplori--sed tiajxo ne sukcesintus malpersvadi mian patron,
tial mi diris nenion sed dauxre sidadis kaj suferis.
"Mia patro aliris rektalinie la kasxejon, en la plena vidkampo de
cxiuj, kaj eligis la fisxhokojn kaj revenportis ilin kaj svingjxetis
ilin super mia kapo, tiamaniere ke ili falis en brila miksajxo sur la
provizoran tableton kiun konsistigis la genuo de mia amanto.
"Kompreneble, la miriga spektaklo senspirigis la kompatindan knabon.
Li sukcesis nur fiksrigardi pro stulta surprizigxo kaj scivoli kiel
ununura homo povas akiri tiajn nekredeblajn ricxecojn. Tiam baldaux
li suprenrigardis brilokule kaj ekkriis:
"'Tial, estas _vi_ kiu estas la renoma milionulo!'
"Mia patro kaj cxiuj ceteraj cxeestantoj
|