min!"
"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi _penadas_ kredi. Sed cxio okazis
tiel _subite_. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en
tiu rapida maniero. Tio--"
"Ho, mi _tiom_ bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--"
"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj
senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--"
"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone _taksi_ la situacion. Nu--"
"Vidu, Laskino, se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la
temon kaj tiam iom post iom--"
"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu,
tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"
"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post
iom da tempo mi estos renormaligxinta. _Sed_--eklancxi la tutan
dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"
"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi
min pardonas. Bonvolu!"
Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj
konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da
tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la
familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan
juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri
gxi, timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi
ankaux pri tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi
timis. Sed mi insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon
kaj esti preta por ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je
malcertoj sed tro fortis por sxi la tento sciigi tiun mirindajxon al
mi kaj gxui miajn miron kaj admiron kaj sxi konfesis gxin porti sur
sia persono kaj diris ke se mi _certas_ esti preta--kaj tiel plu kaj
tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj eligis batitan
kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian rigardon.
Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu kontentigis
sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi. Kiam mi
renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi opinias
pri sxia juvelajxo.
"Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun
mi iam vidis."
"Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja
vera amindajxo, cxu ne?"
"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol
la ekvatoron."
"Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin _tiom_
bela. Kaj ne ekzistas cet
|