FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98  
99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
nkis, kaj post longa sidado en silento post la enketo, mi atendis, ke oni ordonos al mi reiri al mia logxejo. Dum tiu sxajna silento ili diskutis pere de sia stranga, neparola lingvo la meriton de mia historio. Fine, la estro de la tribunalo komunikis la rezulton de la kunsido al la oficiro, kiu estris la sagotan gardistaron. "Venu," li diris al mi, "vi estas kondamnita al la eksperimentaj fosajxoj, cxar vi auxdacis insulti la inteligentecon de la potenculoj per la ridinda historio, kiun vi tiel malprudente rakontis al ili." "Cxu vi volas diri, ke ili ne kredis min?", mi demandis, tute mirigita. "Kredi vin!", li diris. "Cxu vi volas diri, ke vi atendis, ke iu ajn kredus tiel neeblan mensogon?" Estis senespere, do mi marsxis en silento flanke de mia eskorto tra la mallumaj koridoroj kaj pasejoj al mia terura pereo. En malalta urbnivelo ni venis al pluraj lumigitaj kameroj, en kiuj ni vidis plurajn maharojn okupi sin pri diversaj taskoj. Mia eskorto kondukis min al unu el tiuj kameroj, kaj antaux ol foriri ili katenis min al flanka muro. Aliaj homoj estis simile katenitaj tie. Sur longa tablo kusxis viktimo, kiam oni kondukis min en la kameron. Kelkaj maharoj cxirkauxstaris la kompatindulon, tenante lin al la tablo, por ke li ne movigxu. Alia, tenante akran trancxilon en sia trifingra antauxpiedo, trancxe malfermis la bruston kaj abdomenon de la viktimo. Oni uzis nenian anestezilon, kaj estis terure auxdi la kriojn kaj gxemojn de la torturato. Vere, tio estis vengxosimila vivisekcio. Malvarma sxvito ekfluis el miaj poroj, kiam mi ekkomprenis, ke baldaux venos mia vico. Kaj ne forgesu, ke kie ne ekzistas la tempo, mi povus facile imagi, ke mia suferado dauxras monatojn, antaux ol la morto finfine liberigus min! La maharoj tute ne atentis min, kiam oni kondukis min en la kameron. Tiel profundigxintaj en sia laboro ili estis, ke mi certis, ke ili ecx ne scias, ke la sagotoj eniris kun mi. La pordo estis proksima. Se nur mi povus atingi gxin! Sed tiuj pezaj katenoj malebligis ion ajn tian. Mi cxirkauxrigardis, sercxante rimedon por liberigxi el la cxenoj. Sur la planko inter mi kaj la maharoj kusxis eta hxirurgiilo, kiun unu el ili kredeble faligis. Gxi aspektis ne malsimile al butonhoko, sed gxi estis multe pli eta, kaj havis akrigitan pinton. Centfoje dum mia knabagxo mi malsxlosis serurojn per butonhokoj. Se nur mi povus atingi tiun peceton de polurita sxtalo, mi eble povus almenaux portempe forfugxi. Ramp
PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98  
99   100   101   102   103   104   105   106   107   108   109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:
kondukis
 

maharoj

 

silento

 
kameroj
 

eskorto

 

atingi

 

antaux

 

kameron

 
atendis
 
viktimo

kusxis

 

historio

 

tenante

 

facile

 

terure

 

finfine

 

kriojn

 

liberigus

 

torturato

 
monatojn

suferado
 

dauxras

 
ekzistas
 

anestezilon

 

gxemojn

 

baldaux

 

nenian

 
ekkomprenis
 
ekfluis
 

sxvito


atentis
 

forgesu

 

vengxosimila

 

vivisekcio

 

Malvarma

 

akrigitan

 

pinton

 

Centfoje

 

aspektis

 

malsimile


butonhoko

 

knabagxo

 

almenaux

 
portempe
 

forfugxi

 

sxtalo

 

polurita

 

serurojn

 

malsxlosis

 

butonhokoj