FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108  
109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  
ezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj senhaste, kvazaux mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam antauxe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de mortigo, cxar ankaux li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian hakileton por jxeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas ecx en la plej malfavoraj cirkonstancoj estas preskaux mirakla. Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis gxian akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontrauxulo; kaj tiam li jxetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu momento, kiam niaj jxetajxoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la sagoto impetis antauxen por sekvi sian atakon per lancojxeto. Mi sentis la siblon de la hakileto, kiam gxi preterskrapis mian kapon, kaj sammomente, mia sago trapikis la sovagxan koron de la sagoto, kaj kun unu sola gxemo, li jxetigxis preskaux gxis miaj piedoj--sxtone morta. Proksime malantaux li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la distanco donis al mi tempon por ekkapti la sxildon de la morta gardisto, cxar mia apenauxa evito de la hakileto komprenigis al mi, kiel urgxe mi bezonas gxin. Tiuj, kiujn mi sxtelis en Futra, ni ne povis kunporti, cxar ilia grandeco malebligis al ni kasxi ilin en la maharaj hauxtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo. Bone metinte la sxildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties kolego rapidis al mi, mi kaptis gxin sur la sxildo, kaj almetis alian sagon por li, sed li ne atendis por ricevi gxin. Anstataux tio, li turnigxis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam vidis portempe suficxon de mi. Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne sxajnis tre avidaj dauxrigi la postcxason tiel proksime kiel antauxe. Negxenate, mi atingis la supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan je ducent gxis tricent futoj; sed maldekstre, mallargxa kornico cxirkauxiris la kurbajxon de la krutajxosupro. Lauxlonge de gxi mi iris antauxen, kaj cxe abrupta turnigxo, kelkajn jardojn post la fino de la kanjono, la vojo largxigxis, kaj maldekstre mi vidis la aperturon de granda kaverno. Antaux gxi la kornico pluiris, gxis gxi eliris el la vidkampo cxirkaux
PREV.   NEXT  
|<   84   85   86   87   88   89   90   91   92   93   94   95   96   97   98   99   100   101   102   103   104   105   106   107   108  
109   110   111   112   113   114   115   116   117   >>  



Top keywords:
sagoto
 

hakileto

 

preskaux

 
neniam
 
antauxen
 
kanjono
 

hakileton

 

maldekstre

 

sxildon

 

antauxe


kornico
 
atendis
 

elpafis

 

ricevi

 

kolego

 

almetis

 

brakon

 

rapidis

 

kaptis

 

faligis


sagoton
 

sxildo

 

kunporti

 
grandeco
 

malebligis

 
sxtelis
 
bezonas
 

metinte

 

cxirkaux

 

ekster


sekureco

 

maharaj

 
hauxtoj
 
Anstataux
 

portis

 
maldekstran
 

Denove

 

mallargxa

 

cxirkauxiris

 

kurbajxon


krutajxosupro

 

tricent

 
ducent
 

rokozan

 
krutan
 
abismon
 

profundan

 

pluiris

 
Lauxlonge
 

largxigxis