mi parolis: malgraux l' intenco, kiun mi esprimis en mia
unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos
finita la jugxo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de
cxiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu
ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu konigxi
tiun cxi lingvon cxiuflanke, gxin ellerni pli rapide kaj uzi
gxin. La nombro de tiuj cxi postuloj estas tiel granda, ke mi ne
povas jam auxdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l'
lingvo internacia", skribitan jam en tiu cxi lingvo, mi donos al
la dezirantoj suficxe da materialo por legi kaj la eblon tute
bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu
jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos
ankaux pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj
respondoj je _cxiuj_ demandoj, kiuj tusxas la lingvon mem, gxian
konstruon, gxian estontecon, kiel gxin bone kaj fonde ellerni,
kiel plej rapide kaj plej certe vastigi gxian uzon en la
mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos
elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la
societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, gxi tian havos
_plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por
_cxiaj celoj,_ kiel gxi povas nun uzi cxian ricxan kaj
prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l'
volo aux de l' talento de mia propra persono aux de ia alia
aparta persono aux personaro--tute forigxos. La lingvo tian
estos tute preta en cxiuj plej malgrandaj gxiaj partoj. La
persono de l' auxtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos
forgesita. Cxu mi post tio ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi
konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin
perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia
vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu cxi aux tiu
persono.
Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn
vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu
jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke gxi ne bezonus
pli la laboron de l' auxtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la
kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro
tiel maturigxus kaj fortigxus kaj ricevus tian klaran,
nesxanceleblan ordon, ke gxi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi
esperas, ke jam post la dua aux la tria kajero la leganto vidos,
ke mi ne fantazias.
La leganto ne pensu, ke en
|