io cxi estus ne vere, cxar neniu lin tie
_sidigis_).--Metu la cxapelon sur la kapon.--La leteron mi
adresis: al lia mosxto sinjoro N. en N. N.--Via barona mosxto,
helpu min en mia mizero!--Por esti felicxa, oni devas esti antaux
cxio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por auxdi la
gloran kantiston.
17.
LA OMBRO.
(mirrakonto de Andersen'.)
En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol cxe ni.
La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj
la brula suno faras el ili negrojn. Sed gxi estis nur la simple
varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj
malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaux promenadi en la
stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion cxi li devis baldaux
malkutimi. Li kaj cxiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en
la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis
fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo
dormas, aux ke neniu estas en la domo. La mallargxa strato, kie
li logxis, estis ankoraux tiel konstruita, ke de l' mateno gxis
la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La
instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj sagxa
homo; al li sxajnis, ke li sidas en brula forno. Tio cxi lin tre
suferigis. Li tute maldikigxis, kaj ecx lia ombro farigxis multe
pli malgranda, ol en la patrujo,--gxi ankaux suferis de la suno.
Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili revivigxis.
Estis efektiva plezuro gxin vidi. Apenaux lumo estis enportita
en la cxambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, gxis la
plafono kaj ecx iom sur la plafono mem. Gxi intence faris sin
tiel longa, gxi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La
instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj
apenaux la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan
vivon. Sur cxiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj
cxiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, cxar aeron oni
bezonas, se oni ecx kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin
komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--cxiuj homoj
eliris sur la straton, tabloj kaj segxoj estis elportataj, lumo
brulis cxie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis,
kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . .
tin-tin-tin--cxar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun
kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis,
|