xiu vorto, cxiu formo, kiu ne
estas rekte kontraux la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aux
kontraux la logiko aux la legxoj enkondukitaj de la plejmulto de
l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale cxu gxi placxos al mi
persone aux ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas
havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de cxiu alia. Kaj poste,
kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe
vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia unua brosxuro, devos
perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la
legxoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo
internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj,
laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo,
kiun mi donis al gxi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata
la efektiva lingvo internacia de l' estonteco.
Se mi senigas min nun je cxiaj personaj privilegioj, kaj fordonas
ilin tute al la publiko, mi gxin faras ne pro malvera modesteco,
sed cxar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la
interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide
vastigxi kaj cxiam estus en dependo de unu persono kun liaj
eraroj. Nur viva konkursa laboro, cxe kia cxio pli bona iom post
iom elpusxas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj
vivipovantan lingvon internacian.
Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo
internacia baldaux disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu
konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo
estas tute senfonda, cxar ni cxiuj laboros sur unu fundamento,
kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli
grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas
renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian
saman signifon, kiun en cxiu lingvo havis tiu lingva materialo,
kiu estis en gxi en la komenco de regula skriba literaturo: estis
preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj
vortoj ankoraux malestis. Tiuj cxi vortoj estis kreataj unu post
unu, laux la kreskanta bezono, kaj malgraux ke ili estis kreataj
dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aux legxdonanto, la
lingvo ne sole ne disdividigxis, sed kontrauxe, gxi cxiam pli
unuformigxis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom
perdigxis antaux la fortigxanta komuna literatura lingvo. Ke mia
unua brosxuro prezentas fundamenton suficxe fortan, kaj ke la
fundamenta vortaro
|