FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
ankaux estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj suprajxoj, kiajn portas cxiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis pusxita en lian kolon. Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizagxon de la Birdotimigilo, sxin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al sxi. Unue sxi supozis ke sendube sxi eraris, cxar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaux la figuro amikeme skuetis sian kapon al sxi. Tiam sxi malsupren grimpis de la barilo kaj marsxis al la Birdotimigilo, dum Toto cxirkauxkuradis la stangon bojante. "Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom rauxka vocxo. "Cxu vi parolis?" demandis la knabino, mirante. "Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?" "Suficxe bone, dankon," respondis Doroteo, gxentile. "Kiel vi fartas?" "Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "cxar estas tre tede stari cxi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn." "Cxu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo. "Ne, cxar cxi tiu stango estas pusxita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi." Doroteo etendis ambaux brakojn kaj delevis la figuron de la stango; cxar, estante plenigita per pajlo, gxi estis malmultepeza. "Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. "Mi sentas min kvazaux vere novan." Doroteon perpleksigis auxdi tion, cxar sxajnis al sxi strange auxdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marsxadi apud sxi. "Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin strecxinta kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?" "Mi nomigxas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas." "Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?" "Cxu vi ne scias?" sxi respondis, surprizite. "Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo," li respondis malgxoje. "Ho," diris Doroteo, "min multe bedauxrigas tio." "Cxu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon? "Mi ne scias," sxi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun." "Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludi
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

Birdotimigilo

 

Doroteo

 

respondis

 

demandis

 

stango

 

Smeralda

 

fartas

 

plenigita

 

palpebrumas

 
dankon

stangon
 

knabino

 

Kansas

 
figuro
 

cerbon

 

pusxita

 
Komprenu
 

akompani

 
sentas
 

surprizite


metita
 

rajtos

 

nenion

 

granda

 

kvazaux

 

deziras

 

ambaux

 

brakojn

 

etendis

 

delevis


figuron

 

malbonfortuna

 

grandan

 
malmultepeza
 

estante

 

Doroteon

 

perpleksigis

 
oscedinta
 

strecxinta

 
nomigxas

malgxoje
 
Grandan
 

mankas

 

dankema

 

marsxadi

 

sxajnis

 

kredas

 

strange

 
riverenci
 

bedauxrigas