FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
felicxe ne povis cxeesti pro malsaneto. Sinjoro O'Connor ankaux diris malmultajn vortojn en la Angla lingvo pri la rapida progreso, kiun Esperanto faris inter ni. Tiam la Hon. Sekretario legis Raporton pri la Klubaj aferoj, kiu estos sendata al cxiuj Membroj. Frauxlino Lawrence tiam donis al ni du interesajn leterojn. Unu estis de Sinjoro Geoghegan, en Alaska, por kiu, bedauxre, spaco mankas. La alia estis de Doktoro Zamenhof, reakcentigante la fakton ke, se presistoj ne havas la akcentojn sur la literoj en Esperanto, ili cxiam povos anstatauxi la akcentojn per la litero "H" (chi, ghi, jhus, ehho, shi) kaj ke la akcento sur "UX" ne devas esti presata. Tiu cxi eble helpos nian aferon. La Membraro de kelkaj aliaj Societoj, kiuj deziris kunligi sin kun ni, estis aldonita al la Londona Klubo Esperanta; kaj la oficiala parto de la kunveno finigxis per fanfarado, cxar nia kara Estro, Doktoro Zamenhof mem, sendis al ni paroladon per fonografo. La uzo de fonografoj certe estas gravega ilo por la lernado de la elparolado de Esperanto, kaj tiuj, kiuj havas ilin, estos sagxaj, se ili acxetos Esperantajn cilindrojn. Sinjoro Rees, de la Modern Language Press, 13 Paternoster Row, London, afable venis por pruvi al ni tiun cxi fakton, per la cilindro de Doktoro Zamenhof, kaj alia el The Esperantist. La paroladon kiun Doktoro Zamenhof sendis tiel afablege al ni, mi jam estis kopiinta, antaux ol la transskribo alvenis. Tiu cxi fakto pruvos al skeptikuloj, ke la paroloj de nia Estro Varsovie tute estis Londone kompreneblaj al ni. Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al cxiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter Vi, estimataj Anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi gxojas kune kun Vi pro la belaj fruktoj, kiujn Via energia laborado donis en la dauxro de la foririnta jaro. Antaux unu jaro nia afero estis ankoraux tre malmulte konata en Via lando, kaj nun ni havas en Via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj; ni havas diversajn klubojn de Esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton Esperantan. Preskaux cxio estas la frukto de laborado de la Klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultato de sia unuajara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

Esperanto

 
Londona
 

Zamenhof

 
Doktoro
 

Sinjoro

 

fonografo

 
paroladon
 

sendis

 

fakton

 

laborado


kunveno

 
Esperanta
 

amikoj

 

lingvo

 

akcentojn

 

partoprenantoj

 

saluton

 
persone
 

jarkunveno

 

sendas


Sinjoroj

 

antaux

 

transskribo

 

alvenis

 

kopiinta

 
afablege
 
cilindro
 

Esperantist

 
pruvos
 

skeptikuloj


Sinjorinoj
 

havante

 

Estimataj

 

kompreneblaj

 
paroloj
 

Varsovie

 

Londone

 

partopreni

 
energia
 

Esperantan


gazeton

 
Preskaux
 

frukto

 

kursojn

 

diversajn

 
klubojn
 

Esperantistoj

 
konstantajn
 

noblaj

 

energiaj