friponoj; ili elektas prefere porti cxiujn fortuzojn al
formortigi sin. Tiam diris sxi--Konduku ilin en la kastelan korton
morgaux, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci
jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaux semajno finigxos,
ci dissxiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antauxe. Tiel, kiam
tagigxis, la Giganto ree iras cxe ili, kaj kondukas ilin en kastelan
korton, kaj montras al ili laux la ordono de sia edzino. Tiuj cxi,
diras li, estis antauxe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur
miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam placxis al mi, mi dissxiris
ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren
cxe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin lauxlonge la tuta vojo
tien. Ili kusxis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antauxe.
Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj sxia
edzo la Giganto kusxigxis, ili rekomencis sian interparoladon pri
siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis
nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino
respondis. Mi timas, sxi diris, ke ili vivadas esperante ke
oni alvenos kaj liberigos ilin, aux ke ili posedas sxlosajn
malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. CXu vi tiel
diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin
la proksiman matenon.
Nu, Sabate cxirkaux noktomezo, ili komencis pregxi, kaj dauxrigis
pregxi gxis preskaux tagigxo. Nu, iom antaux ol la taglumo, la bona
Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun cxi pasian
paroladon. Kia malsagxulo, diris li, mi estas, tiamaniere kusxi en
malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en
libereco: Mi havas sxlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu
malfermos, mi estas certigita, ian sxloson en Duba Kastelo. Tiam
diris Esperemo. Tio cxi estas bona sciigo; bona frato, ektiru gxin el
cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris gxin el sia brusto kaj
komencis provi cxe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis
la sxlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermigxis, kaj
Kristano kaj Esperemo ambaux eliris. Tiam li iris al la ekstera
pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia sxlosilo
malfermis tiun pordon ankaux. Post tiu, li iris al la fera pordego,
cxar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaux; sed tiu sxloso
funkciis infere malfacile, ankoraux la sxlosilo malfermis gxin. Tiam
ili elpusxis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego
mal
|