FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
>>  
kto ... Envenis bando, kiu, tra l'mallumo, Forportis min, kaj ankaux vin gxemantan, Rapide el Milano! Mirando.-- Ho ve, patro! Tiamajn plorojn mi ne plu memoras, Sed la pripenso min devigas plori. Prospero.--Auxskultu, tamen plie, gxis mi venos Al nuna la afero--cxar sen tio Ne tauxgus la rakonto. Mirando.-- Kial ili Tuj ne mortigis nin? Prospero.-- Demando prava, --El la rakonto rajte postulata-- Pro l'amo de l'popolo al Prospero Ne faris ili sangavidan krimon: Perfidon tiel ili belsxajnigis Ke gxi blindigis cxiun Milananon. En barko nin elsendis ili maren, Sed, kiam la marmezon ni atingis, Nin ili jxetis en putrantan sxipon Senmastan, sensxnurajxan, forlasitan Ecx de la ratoj.--Ho ve! malfelicxaj! Ni ekkriadis al la marondegoj, Ekgxemis ni al la gxemantaj ventoj ... Koncerto stranga, sed ne simpatia! Mirando.-- CXielo! kia mi malhelpo estis! Prospero.--Ho, ne! farigxis vi kerubo vera, Traplenigita de l'cxiela beno; Rideto via min revivigadis! Mi maron kiam faris pli salitan Per el la koro tiel akraj ploroj, Vi kuragxigis min kaj fortigadis Por kontrauxstari eblan mizeregon! Mirando.-- Sed kiel ni el sxipo landon trafis? Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutrajxon Ni havis--kiun regxa konsilano Gonzalo--elektita de Alonzo Por tiel nin elpeli--al ni donis. CXiele inspirita bonfarinto! Li plie ricxajn vestojn, sxtofojn, silkojn Aldonis--pli ecx ol mi diri povas! Objektojn, kiujn gxis nun ni uzadis, Utilajn kaj bonegajn. CXar li sciis Ke estas mi precipe libramulo, Eltiris li el la biblioteko-- De mi sxatita pli ol la Duklando-- Amatajn librojn, kaj al mi alportis. Mirando.-- CXielo volu tiun homon beni! Mi tre dezirus vidi lin! Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando, Auxskultu de l'rakonto la finigxon. CXi tien sur insulon ni alvenis, CXi tie mi mem, edukisto via, Instruis vin pli zorge ol princinon GXuantan vane multajn liberhoroj
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
>>  



Top keywords:

Prospero

 
Mirando
 
rakonto
 

Auxskultu

 
CXielo
 
Alonzo
 
Gonzalo
 

elektita

 

elpeli

 

Aldonis


inspirita
 

sxtofojn

 

ricxajn

 

liberhoroj

 
bonfarinto
 
vestojn
 

silkojn

 

CXiele

 

kontrauxstari

 
mizeregon

fortigadis
 

kuragxigis

 

ploroj

 

landon

 
nutrajxon
 

trafis

 

konsilano

 
GXuantan
 

Remetas

 
dezirus

mantelon
 

princinon

 

alvenis

 

edukisto

 

insulon

 
finigxon
 

alportis

 

librojn

 

Utilajn

 
bonegajn

Instruis

 

multajn

 

uzadis

 

Objektojn

 
sxatita
 

Duklando

 

Amatajn

 
biblioteko
 

precipe

 

libramulo