oloron, kaj malgxoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili
pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolcxe
ploregante. La proksiman nokton sxi, parolante kun sia edzo plie pri
ili, kaj sciigxante ke ili ankoraux vivas, inspiris al li, ke li
konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al
ili en malamika maniero kiel antauxe, kaj vidante ke ili estas
tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antauxan tagon,
li diras al ili ke, cxar ili espereble neniam povus eliri el tiu
loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aux per
trancxilo aux sxnuro aux veneno; cxar, kial, diris li, vi elektus
vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da
maldolcxeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege
rigardis ilin, kaj jxetante sin sur ili, sendube estus mortiginta
ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (cxar
kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum
kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis
ilin, kiel antauxe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj
interparoladis inter si cxu estas pli bone preni lian konsilon aux
ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari?
La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, cxu
estas pli bone vivi tiamaniere, aux morti tuj. Mia animo elektas
sufokigxon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli sengxena por mi
ol tiu cxi kelmalliberejo! CXu ni devas esti konsilataj de la
Giganto?
Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli
bonvena al mi ol cxiam tiele resti. Sed ankoraux ni konsideru, la
Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari
mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj
preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu
mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni
mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie,
mia frato, ci parolas pri sengxeno en la tombo; sed cxu ci forgesas
la inferon, kien certe la mortiginto iros? CXar "nenia mortiginto
havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta legxo ne estas
en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, gxis tio, kion mi povas
trovi, kaptigxis de li same kiel ni, kaj ili ankoraux forkuris el
siaj manoj. Kiu scias cxu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi
tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aux ke kelkatempe li forgesu
ensxlosi ni
|