FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
tografie presataj. GXia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland. * * * La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The Esperantist. Malfelicxe estas tute neeble tuj respondi pri la tauxgeco kaj presebleco de tiuj cxi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn. DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO. Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro. _Al la Redaktoro de_ The Esperantist. Kara Sinjoro Redaktoro, En la lasta numero de via tre estiminda jxurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via jxurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron: "Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la arangxo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, gxi devas esti arangxita laux la sekvantaj principoj: 1. GXi devas esti bone kaj zorge arangxita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta _festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri gxi kaj por ke gxi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aligxi al ni. Krom paroloj oni devas arangxi komunajn kantojn en Esperanto, eble ecx ian internacian ludon aux publikan konkurson; oni devas arangxi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antauxe eksciti la interesigxon de la tuta urbo, por ke al cxiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso. 2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion oni devas paroli pri iaj _sxangxoj_ aux '_plibonigoj_!' Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapuk, gxi devas resti por ni absolute _netusxebla_, tiel same kiel cxiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuragxas proponi iajn reformojn, kvankam cxiu el t
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

kongreso

 
Redaktoro
 

paroli

 
granda
 

Sinjoro

 

jxurnalo

 
arangxi
 

internacia

 

Esperantistoj

 

Esperanto


arangxita

 
lingvo
 

absolute

 

Esperantist

 

nenion

 

aligxi

 

deziron

 
netusxebla
 

entuziasmon

 

paroloj


kantojn

 

komunajn

 

disfalu

 

Volapuk

 

kvankam

 
partoprenantoj
 
entuziasmo
 

frateco

 
gazetoj
 

reformojn


solena
 

imponanta

 

proponi

 

kuragxas

 
persono
 

karakteron

 

parolu

 

publikan

 
impreson
 

devigi


mondon

 
grandan
 

sxangxoj

 

organizado

 

kreado

 
literaturo
 

propagando

 
rimedoj
 

reciproka

 

batalado