FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   >>  
, kvieteme li premis sian nigran kapon je sxia vestajxo. Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun sxiaj okuloj. Ne en la koloro, sxiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili estas egala. Rimarkinda simileco! Sur la korto regxis nun silentado, sed ne por longe. La bela frauxlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la bojado de Oje enuigis la belan frauxlinon kaj, cxar li ne cxesis, restante cxiam alcxenigita sxi, preninte belan pezon de rostita viando kaj irinte al la budo, jxetis gxin tien, dirante "Havu, mangxu kaj kvietigxu!" SXi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaux sxi estis iom cxagrenita, la bela frauxlino. Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimigxantan ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kasxigxis en la budon. Aljxetitan viandon li ne mangxis. En la sekvanta nokto frostigxis kaj falis iom da negxo. Matene regxadis tutega silentado sur la korto. La servistino forirante vespere vidis ke, antaux la budo, kusxas la nigra Oje sur la negxo entendata, senmove. Proksimigxinte sxi vidis ke li estas mortinta. Antaux li kusxis la bela peco de rostita viando. "Ho, Dio estu lauxdata," diris la servistino, "li pli ne maltrankviligos la domon": kaj sxi rapidis alkomuniki tiun bonan novajxon al la aliaj domlogxantoj. "Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino. "Ho, ne!" respondis la servistino, "kusxas ankoraux apud li la granda peco de viando kiun nia frauxlino hieraux jxetis al li." "Ah, nia frauxlino, ni devas do al sxi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "sxi amis Ojen, kvankam mi vidis ke sxi hieraux estis al li malkara; spite tion sxi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al sxi ke Oje mortigxis; sxi estas en rugxa cxambro. Mi nun estas okupata, cxar morgaux mi havas grandan lavadon." ----Nellie foriris al la ordonantino---- * * * Vesperstelo jam aperigxis. Ekstere farigxis klare, froste. La plena luno hele allumigis cxiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.--CXe la fenestro de rugxa cxambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizajxon forte alpremigita je la vitro, sxi rigardadis eksteren. Jam longe sxi staris tiel enprofundigxinta en pensoj. SXiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kusxis tie antaux sia logxejo Oje, la mortinta rusa cxash
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   >>  



Top keywords:

frauxlino

 
foriris
 

servistino

 
viando
 

Malgaje

 

kusxas

 
antaux
 

rostita

 

jxetis

 

senmove


mortinta

 
Nellie
 

cxambro

 

staris

 

hieraux

 

kusxis

 

alkomuniki

 
okuloj
 

silentado

 

brunaj


mortigxis

 

okupata

 

ordonantino

 

Vesperstelo

 

aperigxis

 
lavadon
 
grandan
 

morgaux

 
kvieteme
 

granda


kompatinde
 

administrantino

 

respondis

 

ankoraux

 
esprimo
 

kvankam

 

Ekstere

 

maljunulino

 
rimarkis
 

aferon


malkara

 
enprofundigxinta
 

pensoj

 

eksteren

 

alpremigita

 
rigardadis
 

rigardoj

 
dirigitaj
 

logxejo

 

eltendita