FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
>>  
cxiutaga ploregado. 4. Cxar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la fresxecon de miaj sukoj anstatauxis sekeco de somero.--Sela. 5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio; kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.--Sela. 6. Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en la gxusta tempo, por ke cxe la disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu. 7. Vi estas mia sxirmo; kontraux sufero Vi min gardos, per gxojoj de savo Vi min cxirkauxos.--Sela. 8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon. 9. Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, al kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj busxpeco, kiam ili ne iras al vi. 10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu fidas Dion, tiun cxirkauxas favoro. 11. Gxoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu cxiuj, kiuj havas pian koron! PSALMO XXXIV. 1. De Davido, kiam li sxajnigis sin freneza antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. 2. Mi gloros Dion en cxiu tempo, cxiam lauxdo por Li estos en mia busxo. 3. Per Dio glorigxas mia animo; la humiluloj auxdu kaj gxoju. 4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon. 5. Mi sercxis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de cxiuj miaj dangxeroj Li savis min. 6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto. 7. Jen tiu cxi mizerulo vokis, kaj Dio auxdis, kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin. 8. Angxelo de Dio postenas cxirkaux tiuj, kiuj Lin timas, kaj li ilin savas. 9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; felicxa estas la homo, kiu Lin fidas. 10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, cxar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas. 11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj sercxas Dion, havas mankon en nenia bono. 12. Venu, infanoj, auxskultu min, pri timo antaux Dio mi vin instruos. 13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn, 14. gardu vian langon kontraux malbono kaj vian busxon kontraux mensoga parolo; 15. deklinigxu de malbono kaj faru bonon, sercxu pacon kaj cxasu gxin. 16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj oreloj al iliaj krioj. 17. La vizagxo de Dio estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili. 18. Tiuj krias, kaj Dio auxdas kaj de cxiuj iliaj mizeroj Li ilin savas. 19. Proksima estas Dio
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
>>  



Top keywords:

kontraux

 

antaux

 

vizagxo

 

malbono

 

kulpon

 

mizeroj

 

auxdis

 

sanktuloj

 

mankas

 
Leonoj

mizerulo
 

rigardas

 

postenas

 
dangxeroj
 

cxirkaux

 

ricevas

 
respondis
 

sercxis

 
felicxa
 

Angxelo


kovrigxos
 

deziras

 

okuloj

 

turnitaj

 

piuloj

 

oreloj

 

deklinigxu

 

sercxu

 

auxdas

 

Proksima


memoron

 

malbonon

 

ekstermi

 
parolo
 

auxskultu

 

infanoj

 

instruos

 
sercxas
 

malsataj

 
mankon

langon
 
busxon
 

mensoga

 

tagojn

 

bonajn

 

multajn

 

senhavaj

 

Davido

 
grandaj
 

atingu