FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  
a kompatemeco elstreku miajn pekojn. 4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia peko. 5. Cxar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas cxiam antaux mi. 6. Antaux Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio estas malbona antaux Viaj okuloj, tial Vi estas justa en Via vorto kaj pura en Via jusxo. 7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko gravedigxis per mi mia patrino. 8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kasxiteco Vi aperigas al mi sagxon. 9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura; lavu min, kaj ml estos pli blanka ol negxo. 10. Auxdigu al mi gxojon, kaj regajigxos la ostoj, kiujn Vi batis. 11. Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj kaj cxiujn miajn krimojn elstreku. 12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton gxustan novigu en mi. 13. Ne forpusxu min de Via vizagxo, kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi. 14. Redonu al mi la gxojon de Via helpo, kaj spirito bonfara fortikigu min. 15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj revenos al Vi. 16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango kantos Vian justecon. 17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia busxo rakontos Vian gloron. 18. Cxar Vi ne deziras oferdonon,--mi gxin donus; brulofero ne placxas al Vi. 19. Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; koron suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malsxatas. 20. Bonfaru al Ciono laux Via favoro, konstruu la murojn de Jeruzalemo; 21. tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn. PSALMO LXI. 1. Al la hxorestro. Por korda instrumento. De Davido. 2. Auxskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian pregxon. 3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min. 4. Cxar Vi estis mia rifugxejo, fortika turo kontraux malamiko. 5. Lasu min logxi eterne en Via tendo, havi rifugxon sub la kovro de Viai flugiloj.--Sela. 6. Cxar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn. Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. 7. Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, ke liaj jaroj dauxru multajn generaciojn. 8. Li restu eterne antaux Dio, boneco kaj vero laux Via volo lin gardu. 9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn promesojn cxiutage. PSALMO XC. 1. Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni rifugxejo de generacio al generacio. 2. Antaux ol la mon
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  



Top keywords:
antaux
 

eterne

 
promesojn
 

PSALMO

 
gxojon
 
rifugxejo
 
spirito
 

spiriton

 

brulofero

 

generacio


elstreku

 

Antaux

 

Auxskultu

 

instrumento

 

Davido

 

malgxojo

 

Pregxo

 

atentu

 

pregxon

 

Sinjoro


Jeruzalemo

 

placxos

 

oferdonoj

 

murojn

 
konstruu
 
Bonfaru
 

favoro

 

plenofero

 

bovojn

 

junajn


altaron

 
hxorestro
 
Aldonu
 

boneco

 

heredon

 

tagojn

 

dauxru

 

multajn

 

generaciojn

 
auxdis

kontraux
 
malamiko
 

fortika

 

cxiutage

 
suprenkonduku
 

plenumante

 

prikantos

 

flugiloj

 

rifugxon

 
farigxos