FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   >>  
The Project Gutenberg eBook, El la Biblio, by Ludwik Lejzer Zamenhof This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.net Title: El la Biblio Author: Ludwik Lejzer Zamenhof Release Date: February 26, 2004 [eBook #11307] [File last updated on December 20, 2007] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII ***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK EL LA BIBLIO*** Produced by Distributed Proofreaders Europe, http://dp.rastko.net Project by David Starner, Carlo Traverso and Tapio Riikonen El la Biblio Elektitaj cxapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto el la originalo tradukitaj de Dro L.L. Zamenhof 3a eldono (7a-12a miloj) 1924 La Psalmaro PSALMO I. 1. Felicxa estas la homo, kiu ne iras laux konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek sidas en kunsido de blasfemantoj, 2. sed li nur havas deziron por la legxo de Dio, kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. 3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas; kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos. 4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kiel grenventumajxo, kiun disblovas la vento. 5. Tial ne staros fortike la malpiuloj cxe la jugxo kaj la pekuloj en societo de piuloj: 6. cxar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo de malpiuloj pereos. PSALMO III. 1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono. 2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj levigxis kontraux mi! 3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por gxi savo de Dio.--Sela [Hebrea muzika termino]. 4. Sed Vi, Dio, estas sxildo por mi, mia honoro kaj levanto de mia kapo. 5. Per mia vocxo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.--Sela. 6. Mi kusxigxas kaj endormigxas, kaj mi vekigxas, cxar Dio min subtenas. 7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas cxirkaux mi. 8. Levigxu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, cxar Vi frapis al cxiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. 9. Cxe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via beno.--Sela. PSALMO XIX. 1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido. 2. La cxieloj rako
PREV.   NEXT  
|<   1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25  
26   27   28   >>  



Top keywords:
malpiuloj
 
PSALMO
 
Project
 

Biblio

 

Zamenhof

 
piuloj
 
pekuloj
 

multaj

 

Psalmaro

 

Gutenberg


Psalmo

 
Davido
 

Ludwik

 

Lejzer

 
pereos
 

frukton

 

premantoj

 

Absalono

 

forkuris

 

levigxis


disblovas

 

grenventumajxo

 

staros

 

fortike

 

velkas

 
sukcesos
 
societo
 

Levigxu

 
Sinjoro
 

frapis


malamikoj

 

cxirkaux

 

milojn

 

multajn

 

vangojn

 
dentojn
 

hxorestro

 

cxieloj

 

popolo

 

frakasis


termino

 

muzika

 
sxildo
 

levanto

 

honoro

 
Hebrea
 
Multaj
 

donanta

 

ekzistas

 
kusxigxas