blinduloj; Dio restarigas
la kurbigitojn; Dlo amas la virtulojn;
9. Dio gardas la emmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon,
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
10. Dio regxas eterne, via Dio, Ciono, por cxiuj
generacioj. Haleluja.
PSALMO CL.
1. Haleluja. Gloru Dion en Lia sanktejo, gloru Lin en la
firmajxo de Lia forto.
2. Gloru Lin laux Liaj potencaj faroj, gloru Lin
laux Lia granda majesto.
3. Gloru Lin per sonoj de trumpeto, gloru Lin per psalterio
kaj harpo.
4. Gloru Lin per timpano kaj danco, gloru Lin per kordoj kaj
fluto.
5. Gloru Lin per lauxtaj cimbaloj, gloru Lin per
bonsonaj cimbaloj.
6. Cxio spiranta gloru Dion. Haleluja.
La Sentencoj de Salomono
CXAPITRO II
1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos
cxe vi miajn ordonojn,
2. ke via orelo atente auxskultos sagxon kaj
vian koron vi inklinigos al komprenado;
3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian vocxon
al la sagxo.
4. se vi sercxos gxin kiel argxenton,
sercxegos kiel trezoron:
5. tiam vi komprenos la timon antaux Dio kaj vi akiros
konadon de Dio.
6. Cxar Dio donas sxagon; el Lia busxo
venas scio kaj kompreno.
7. Li havas helpon por la vefemuloj, Li estas sxildo
por tiuj, kiuj vivas pie.
8. Li gardas la iradon de la jusxto kaj zorgas pri la
vojo de Siaj piuloj.
9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj
cxiun bonan vojon.
10. Cxar sagxo venos en vian koron kaj scio
estos agrabla por via animo.
11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,
12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta
kontrauxverajxon,
13. de tiuj, kiuj forlasas la gxustan vojon, por iri
la vojojn de mallumo,
14. kiuj gxojas, kiam ili faras malbonon, trovas
plezuron en la malordo de la malboneco,
15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado
deflankigxis;
16. por savi vin de fremda edzino,--de edzino ne via, kies
paroloj estas glataj,
17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la
ligon de sia Dio;
18. cxar sxia domo kondukas al morto kaj
sxiaj pasxoj al la inferuloj;
19. cxiuj kiuj eniras al sxi, ne revenas, kaj ne
reatingas plu la vojon de la vivo.
20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la
pasxosignojn de piuloj;
21. cxar la piuloj logxosx sur la tero kaj
la senpekuloj restos sur gxi;
22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la
maliculoj estos malaperigitaj de tie.
CXAPITRO III.
1.
|